Forpelo de la moriskoj

Enŝipigo de moriskoj en Valencio, de Pere Oromig.

La forpelo de la moriskoj de Hispanio estis ordonita de la reĝo Filipo la 3-a kaj plenumita laŭgrade inter 1609 kaj 1613. La unuaj moriskoj forpelitaj estis tiuj de la Reĝlando de Valencio (la dekreto publikiĝis la 22an de septembro 1609), al kiuj sekvis tiuj de Andaluzio (10a de januaro 1610), Ekstremaduro kaj Reĝlando Kastilio (10a de julio 1610), kaj Reĝlando Aragono (29a de majo 1610). La lastaj forpelitoj estis tiuj de la Regno Murcia, unue tiuj de granada deveno (8a de oktobro 1610), kaj poste tiuj de la valo Ricote kaj la ceteraj "malnovaj" moriskoj (oktobro 1613). Totale estis forpelitaj ĉirkaŭ 350 000 personoj, el kiuj la majoritato de la regnoj Valencia kaj Aragona, kiuj perdis ĉirkaŭ unu trionon kaj unu sesonon de sia loĝantaro, respektive.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search